Internacia evoluigo aŭ internacia disvolvado estas larĝa koncepto kiu rilatas al la ideo ke socioj kaj landoj havas malsamajn nivelojn de ekonomia aŭ homa evoluo sur internacia skalo. Ĝi estas la bazo por internaciaj klasifikoj kiel 'evoluigita lando', 'evoluiĝanta lando' kaj 'malpli evoluigita lando' aŭ 'malplej evoluigitaj landoj' kaj bazo por praktiko kaj esplorado kiu diversmaniere okupaĝas pri internaciaj evoluprocezoj. Estas, tamen, multaj skoloj kaj opinioj pri kiuj estas la ĝustaj trajtoj kiuj konsistigas la "evoluigon" de iuj landoj.
"Internacia evoluigo" diferencas de la simpla koncepto de "evoluado". Dum la ĉi lasta, el plej baza interptretado, indikas simple la ideon de ŝanĝo tra tempo, la termino 'internacia evoluigo' pluevoluis en uzado por referenci al klara kampo de praktiko, industrio kaj esploro; temoj de universitataj kursoj kaj profesiaj klasifikadoj. Ĝi restas proksime ligita al aro de institucioj—precipe la institucioj de Bretton Woods kiuj ekestiĝis post la Dua Mondmilito fokusinte la ekonomian kreskon, mildigante malriĉecon kaj plibonigante vivkondiĉojn en antaŭe koloniitaj landoj[1]. La internacia komunumo kodigis evoluigajn celojn kiel ekzemple la Jarmilajn Evoluigajn Celojn (2000-2015) kaj la Celojn por Daŭipova Evoluigo (2015-2030).
En kunteksto de homa evoluigo ĝi kutime ampleksas internacian helpon, regeblon (angle Governance), sansisstemon, edukadon, redukton de malriĉeco, seksan egalecon, preparitecon al katastrofoj, infrastrukturon, ekonomikon, homajn rajtojn, naturprotektadon kaj aferoj asociitaj al ĉi tiuj.
Dum lastatempaj jardekoj, evoluiga pensado movis de modernigo kaj strukturaj alĝustigaj programoj al redukto de malriĉeco (angle poverty reduction). Sub la antaŭa sistemo, malriĉaj landoj estis instigitaj travivi sociajn kaj ekonomiajn strukturajn transformojn kiel parto de ilia evoluigo, kreante industriigon kaj intencan industrian politikon. Redukto de malriĉeco malakceptas ĉi tiun ideon kaj anstataŭe konsistas el rekta buĝeta subteno por programoj pri socia bonfarto, kreante makroekonomian stabilecon, kondukante al pliiĝo de ekonomia kresko.
La koncepto de malriĉeco povas validi por malsamaj cirkonstancoj depende de la kunteksto. Malriĉeco estas la kondiĉo de manko de ekonomia aliro al bazaj homaj bezonoj kiel manĝaĵoj, ŝirmejo kaj sekura trinkakvo. Dum iuj difinas malriĉecon ĉefe laŭ ekonomiaj pensmanieroj, aliaj ankaŭ rigardas sociajn kaj politikajn aranĝojn kiel internajn - ofte videblaj en manko de digno.